La Hotakoj estis afgana tribo kaj dinastio kiu regis en Afganio, plejparto de Irano, kaj nordokcidentaj partoj de Pakistano de 1722 al 1729, post la falo de la persajsafavidoj. Ĝi estis fondita en 1709 de Mirŭais Hotako, estro de la gilzajoj de Kandaharo kiu ekigis sukcesan revolucion kontraŭ la safavidoj. Post la morto de Mirŭais en novembro 1715, la povo transiris al lia frato Abdul Aziz sekvata de liaj filoj ĝis la malapero de la dinastio en 1738 kiam Nader Ŝaho kaj siaj afŝaridoj de Ĥorasano venkis Ĥusejn Hotako en lia fortikaĵo en Kandaharo.